Lauroj

Lauroj

Kolekto De La Originalaj Verkoj Premiitaj En La Unua Literatura Konkurso De La Revuo

Published

Excerpt:

alestantoj; shajnas al mi, ke nun viaj amvortoj estas pli karesaj kaj delikataj, via vocho pli dolchesona, viaj okuloj pli ensorchrigardaj, via vizagho pli bela kaj charma; mi ja figuras al mi, ke vi, kun mi tutsola, estas pli mia, ol antaue, ke via amo estas pli varma, kaj chial tiuj chi intimaj interparoletoj estas por mi la plej felichaj momentoj de mia vivo.

--Ankau por mi ili ja estas; sed vi, senkorulo, venis hodiau pli malfrue, ol kutime, kaj mi preskau mortis de senpacienco kaj malghojo.

--Pardonu, mia plej kara, sed tio ne estas mia kulpo. Mi akurate estis elirinta el mia domo por veni al vi, kaj trovighis je kelkaj pashoj de via fenestro, kiam ia kavaliro kun glavo kaj vizaghon kashanta mantelo eniris tiun chi straton. Tuj mi haltis kaj min kashis en ian pordosojlon atendante, ke li baldau foriros, sed bedaurinde la kavaliro komencis promeni kaj repromeni antau la domo de Don Diego de Gevara, kaj, char tiamaniere li pasigis duonhoron, mi devis tial prokrasti mian alvenon, atentante via